Alfonso Reyes Ochoa

Alfonso Reyes Ochoa
Persona informo
Alfonso Reyes Ochoa
Naskiĝo 17-an de majo 1889 (1889-05-17)
en Monterejo
Morto 27-an de decembro 1959 (1959-12-27) (70-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Meksiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Bernardo Reyes (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
poeto-juristo
advokato
verkisto
tradukisto
juristo
filozofo
diplomato
humanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfonso Reyes (Monterrey, Nuevo León, 17-a de majo 1889Meksikurbo, 27-a de decembro 1959) estis meksika poeto, eseisto, rakontisto, diplomato kaj pensulo.

La Meksika revolucio de la komenco de la 20-a jarcento estis kontraŭ la interesoj de lia familio. Fakte lia patro, kiu estis generalo, partoprenis en puĉo kontraŭ Francisco I. Madero en 1913 kaj en tiu klopodo li mortis. Tiele li ekziliĝis unue al Francio, kaj poste al Hispanio, kie li loĝis el 1914 al 1924. Tiu epoko estis de plej grava periodo de kreado kaj en kiu li iĝis granda verkisto kaj majstro de la literatura esplorado. En Hispanio, kie li havis ekonomiajn malfacilaĵojn, li dediĉis sin al la literaturo kombinita kun la ĵurnalismo; li laboris en la Centro de Estudios Históricos de Madrido sub la direktoraro de don Ramón Menéndez Pidal.

Li interesiĝis por la estetiko de Benedetto Croce. Publikigis nombrajn eseojn pri la poezio de la Hispana Ora Jarcento, inter kiuj elstaras: Barroco kaj Góngora; krome, li estis unu de la unuaj verkistoj kiuj studis la verkon de la monaĥino Juana Inés de la Cruz. De 1917 estas Cartones de Madrid, mallonga sed grava majstroverko, Visión de Anáhuac, El suicida, kaj de 1921, El cazador. Li estis kunlaboranto de la Revista de Filología Española, de la Revista de Occidente kaj de la Revue Hispanique. Menciindas liaj verkoj pri hispana literaturo, pri antikva klasika literaturo kaj pri estetiko, inter kiuj elstaras, de tiu epoko, Cuestiones estéticas (1911). En Hispanio li organizis ceremonion la 11an de septembro 1923 en la Reĝa Botanika Ĝardeno de Madrido por honorigi la memoron de la simbolista poeto Stéphane Mallarmé. Dum la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj li sekvis tiun karieron, sed el 1924 disvolvigis diplomatian kaj socian vivon en Parizo, Bonaero kaj Rio de Janeiro. Krome li lasis gravan verkaron kiel tradukisto (Laurence Sterne, G. K. Chesterton, Anton Ĉeĥov) kaj kiel eldonisto (Ruiz de Alarcón, Cantar de Mio Cid, Lope de Vega, Gracián, Arcipreste de Hita, Quevedo).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search